vendredi 27 mai 2011

Letero al Sinjoro Ambasadoro de Condunum-lando (sen respondo)

à Son Excellence Monsieur l'Ambassadeur de Condunum:
Monsieur l'Ambassadeur,
Greetings from Umujo. We wish to establish diplomatic relations with your nation. I hope you will accept our request.
J'ai l'honneur, Monsieur l'Ambassadeur, de présenter à Votre Excellence l'expression de ma très haute considération.
Kottisamo, Secretario al la eksteraj rilatoj de Umujo

mardi 24 mai 2011

Letero al Esperantolando (sen respondo)

Via paĝo estas tre interesa! [Esperantolando: http://nswiki.net/index.php?title=Esperantolando] Mi ankaŭ havas landon pluvan kaj arbaran, sed Umujo estas limata de montegoj. Ĉu la aliaj mikromondoj kie vi estas enregistrata bone vivas? Ili sendube uzas la anglan ĉu ? Jen proponoj por via mondo, kiujn vi povas rifuzi aŭ akcepti, laŭvole. Vi povas respondi en la angla, la franca, aŭ en Esperanto.

---

Ho mesaĝisto, bv transe de la montegaroj alporti kaj enmanen doni tiun ĉi leteron

el Nemetoŭitario, sekretario de la rilatoj kun Esperantolando,

al Sinjoro la Ministro de la Ekstera Komerco de Esperantolando kaj

al Sinjoro la Ĝenerala Sekretario je la Enmigrado kaj Integriĝo en Esperantolando!

Ho Samideanoj Ministro kaj Ĝenerala Sekretario!

dank'al la aŭgure konita protekto far la dio Ogmio

Umujo-lando salutas vin kaj viajn praulojn!

Bonvolu studi la sekvantajn aferojn, ni petas al vi en la internacia lingvo Esperanto.

1. Grava peto por komerco:

Umujo proponas interŝanĝi juvelŝtonojn k peltaĵoj kontraŭ infanskollibroj, eksplodaĵojn (por konstrui ŝoseon en la monto) k porinfanajn medicinaĵojn.

1. Demando pri enmigrado en Esperandolando:

Kiu estas la politiko de Esperantolando relative al tiuj el ni kiuj venas en vian modernan landon, ĉu oni devas ilin malinstigi veni aŭ ĉu ili estas bonvenaj? Ĉu ili trovas bonan lokon por vivi? [vd noton ĉi sube]

Fino.

---

[Noto: Pri enmigradon en Esperantolando, la umujanoj estas nur kelkaj sed konstantaj kandidatoj. Precipe iujn malbonajn sezonojn aŭ jarojn, ili venas al (trans) la landlimoj sen legitimiloj: sen pasporto nek iu ajn identiga karto. Ili plejparte eĉ ne konas lingvon alian ol la umujojeĥta. Tre rare unu el ili parolas Esperanton aŭ la francan. Ili kompreneble ne havas diplomojn nek instruadon. Plejparte ili ne scias legi. Ili nur konis tre arkaikan vivmanieron.

Ili do ve estas bonaj kandidatoj por plimultigi la plej senkulturigitajn ĉifonistajn mizerulojn de la urboj (alinome subproletaron, 'lumpenproletariat').

Sed post unu generacio, tiu problemo povas tute solviĝi, se via lando havas socian akceptemon de tia popolo. Alie, tiu enmigrado, se vi ĝin jesas, povus iom post iom favori ekrasismon, se ekz. vi havas ekomnomiajn malfacilaĵojn.

Ili facile povas tradicie k naturrespekte vivi en ĉasaĵabundaj arbaroj.

Pri religio, la umujanoj povas facile konvertiĝi.

Relative al la militista servado, ili estas tre kuraĝaj militistoj, sed emas batali laŭvole, bezonas esti disciplinigataj. Ili ĉiam respektas promeson faritan al ilia ĉefo, kaj ne uzas mensogojn, do iuj el ili povas rapide diveni anoj de via persona gardistaro.

Ili povas esti ankaŭ uzataj por servi en Umujo la interesojn de via lando, kiel viaj agentoj aŭ dungitoj de viaj kompanioj.]


Supoza mapo de Umujo


Umujo estas ĉirkaŭata de montegoj (krestoj en nigra koloro, montaj daŭraj neĝoj blanke indikataj), k la plej proksima fremda lando situas okcidente.
La du vojoj por eniri en Umujon estas ruĝkoloritaj, altecoherbejoj en metala bluo, arbaroj verde, marĉejoj grize, kaj la riveregoj kaj la interna maro blukoloritaj.



Nova flago (pli videbla)

Standardo

Devizo

El radiko kreskas kap' kiu kantas gloron kaj harmonion.
De la racine croît une tête qui chante gloire et harmonie.